MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

GINGIVITO

Malsanaj gingivoj: silentaj murdantoj

Hipertensio trafas tutmonde inter 30 kaj 45 elcentojn de la plenkreska loĝantaro. Temas pri silenta murdanto, kiu plejofte ne kreas videblajn perturbojn kaj tamen estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de antaŭtempa morto pro koratako kaj apopleksio.

Periodontito (severa gingivito), kiu trafas pli ol duonon de la individuoj, siaflanke ja rilatas al alta risko suferi altan sangopremon. Tiun jam longe supozatan ligitecon inter la du malsanoj klare konfirmas lastatempa esploro plenumita de la itala profesoro Francesco D'Aiuto el Eastman Dental Institute (UCL) en Londono, membro ankaŭ de Itala Societo pri Periodontologio kaj Implantologio (SIdP).

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28