SciencoASTRONOMIOLa meteorito, kiu ŝanĝis la mondonEn la malfrua vespero de la 26a de majo 1751 la ĉielon super la pitoreska vilaĝo Hraščina en la regiono Hrvatsko Zagorje en Kroatio subite „tranĉis” meteorito kun formo de lumbrila ruĝarda globo. Ĝi postlasis malhelan fuman spuron en la ĉielo. Multnombraj vilaĝanoj ĉeestis tiun neĉiutagan kaj timigan spektaklon. Pli-malpli super ilia vilaĝo, la globo disiĝis en du pecojn. Sekvis surdiga eksplodo, kaj ili falis sur ĵus plugitan kampon de la vilaĝano Mijo Koturnas. Tuj en la vilaĝo okazis ĝenerala konfuzo; kaj ĉiuj, puŝate de scivolo, ekkuris al la loko, al kiu la meteorito falis. La pastro Juraj Marešič agis trankvilige kaj ordonis al la vilaĝanoj alporti ĉion, kion ili trovos. La vilaĝanoj vidis en la fal-loko du truojn, el kiuj ili elfosis du meteoritojn. Unu el ili pezis 40 kilogramojn kaj enbatiĝis je 2 metroj en la grundon. La dua pezis 9 kilogramojn, kaj enbatiĝis en la grundon iom pli ol unu metron. Ambaŭ meteoritoj estis alportitaj al la pastro kaj provizore deponitaj en la paroĥestrejon. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Faruk ISLAMOVIĆ
korespondanto de MONATO en Kroatio
Faruk Islamović estas maŝina inĝeniero el Zagrebo. Liaj hobioj estas montgrimpado kaj vojaĝoj.
|