MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

AGRIKULTURO

Revolucia ĝardenilo

La prezident-edzino de Koreio, Kim Jung-sook, dum sia oficiala vizito en Aŭstrio en junio ĉi-jare donacis korean manplugilon „homio” (koree „homi”) al la Botanika Ĝardeno de la Universitato de Vieno. Ŝi diris, ke ŝi mem uzas ĝin ofte por prizorgi vegetaĵojn en la korto de Cheongwadae, la prezidenta rezidejo.

Kio estas „homio”?

Homio estas korea tradicia agrikultura ilo uzata por sarki kampojn. Ĝi havas lignan tenilon ĉirkaŭ 12 cm longan, kaj la metala klingo estas longa je ĉirkaŭ 12-15 cm. La klingo havas la formon de duonluno kun akra pinto, kio ebligas elsarki trudherbon, fosi grundon kaj fari teramason. Danke al la kurba parto inter tenilo kaj klingo, por sarki aŭ fosi homio povas esti tirata kiel hojo anstataŭ esti puŝata, kio faras ĝin pli facile manipulebla.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Cho SUNG HO
korespondanto de MONATO en Koreio


Cho Sung Ho estas emerita profesoro pri biologio kaj aktivis en la movado kiel ĉefredaktoro de La Espero el Koreio kaj vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cho Sung Ho el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28