Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Bruno Gröning (3)

Temas pri interesa debato, kiu ekzistas ankaŭ en aliaj Esperanto-gazetoj. Ĉu preferindas, ke redaktoro/redakta teamo havu klaran ideologian/politikan/etikan linion aŭ ĉu plej bone lasi al la plenkreskula legantaro mem interpreti laŭ sia propra vidpunkto la publikigitan artikolojn/anoncojn ktp. La solvo de tiu debato malfacilas. Fojfoje abonantoj povas argumenti, ke ili rajtas publikigi ion ajn laŭ sia bontrovo. Aliaj povas tamen respondi, ke bedaŭrinde ne ĉiu leganto kapablas legi kritike, kaj tial redaktoro devus tion ĉiam konsideri. La redakta decido nepre difinos, kian revuon ĝi eldonas.

Xavi Alcalde
Barcelono

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xavi Alcalde el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28