Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Bruno Gröning (1)

Sekve al la anonco de Amikaro Bruno Gröning en la junia kaj julia numeroj venis pluraj reagoj, per kiuj la debato pri la rajto esprimi sin denove aktualiĝas. Jen kelkaj el la reagoj:

Mi finfine finlegis la junian numeron de MONATO, do malkovris ĝojege, ke eĉ sektoj interesiĝas pri Esperanto! Grava signo de la kreskado de nia kara lingvo, ĉu? Tamen, io maltrankviligas min: ĉi tiaj obskurismaj misinformaj reklamoj certe malkredindigas la revuon. Mi ne dubas, ke MONATO estontece rifuzos publikigi tiajn ĉarlatanajn mesaĝojn.

Bastien LACOUR
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bastien Lacour el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28