MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Ekonomio

BELGIO

Bankaj aferoj: ĝojiga novaĵo (unuavide)

Iam Belgio havis tre densan bankan reton, sed pro fuzioj kaj raciigoj tiu reto fulmrapide malkreskas. En foraj vilaĝoj jam delonge ne plu restas bankfilioj, sed nun ankaŭ en gravaj komunumoj ili malaperas.

Por la plimulto de la loĝantaro tio ne kaŭzas grandajn problemojn, ĉar la ĉiutagaj bankaj transakcioj facile fareblas komputile, telefone aŭ per karto. Restas konsiderinda malplimulto (ĉefe, sed ne nur, maljunuloj), kiu, pro diversaj kialoj, ne kapablas uzi komputilon aŭ telefonon por tio; nur bankkarto facile uzeblas. Estas asocioj, kiuj defendas la rajtojn de tiu malplimulto, sed eĉ por ili tio ne ŝajnas esti ega prioritato. Tamen, la belga registaro asertas, ke aliro al kontanta mono restos esenca rajto.

Tial la anonco, ke la belgaj bankoj anstataŭigos siajn proprajn bankaŭtomatojn per reto da aparatoj komuna por ĉiuj bankoj, estis ĝojiga, ĉar tiel eblos pli racie uzi ilin kaj ankaŭ meti ilin en lokojn, kie ne plu estas banko. Komence mankis detalaj informoj: ekzemple ĉu la bankaŭtomatoj estos nur mondistribuiloj, aŭ ĉu eblos ankaŭ mondeponoj kaj bazaj transakcioj?

La postaj novaĵoj estis malpli ĝojigaj. Plej surprize estas, ke ne estos unu reto, sed du: Batopin (de la kvar grandaj bankoj) kaj Jofico (de la malgrandaj bankoj). La unuaj novaj bankaŭtomatoj ekde la fino de 2021 ne instaliĝos en vilaĝoj sen banko, sed en la gravaj stacidomoj, kie nun plejofte jam estas aparato. Ne estos plibonigo de la bankaj servoj, sed unualoke plia raciigo: nun la bankoj de la Batopin-reto kune havas pli ol 5000 aŭtomatojn kaj estonte estos nur 2000 ĝis 2400 en 650 ĝis 750 lokoj. Komparu: iam ĉiu granda banko havis pli ol 1000 filiojn.

Bankaŭtomatoj eluzitaj?

Antaŭ kelkaj tagoj mi estis en stacidomo kaj vidante tie bankaŭtomatojn de la banko uzata de mia patrino, mi memoris ke ŝi diris, ke ŝi baldaŭ bezonos iom da kontanta mono. Mi decidis tie preni monon el ŝia konto (je kiu mi havas mandaton). La unua aparato rifuzis mian karton, sed la dua akceptis ĝin kaj mi petis 10 biletojn de 20 eŭroj. Ĉio funkciis normale, sed daŭris longe. Finfine la biletoj aperis, en malordo kaj iomete ŝiritaj. Mi nombris: estis nur naŭ. Tio estis mia unua tia sperto en kvardek jaroj, sed ja iam tio povas okazi kaj estis negrava problemo solvebla per iom da burokrata laboro. Intertempe mi aŭdis de preterpasantoj, ke jam de pluraj tagoj la aŭtomatoj kaŭzis problemojn.

Hejmenveninte, jam fruvespere, mi serĉis komputile kiel mi informu la bankon pri la okazaĵo. Mi unue telefonis al la helpservo, sed estis multaj atendantoj antaŭ mi, kaj mi ricevis la konsilon retelefoni malfruvespere. Dezirante rapide solvi la aferon, mi komunikis ĝin per plendo-formularo sur la retpaĝo de la banko. Rapide mi ricevis retleteron klarigantan, ke por pritrakti mian plendon estas bezonata sekura kanalo kaj ke mi tamen telefonu al la helpservo, kiu asistos min. Tion mi faris malfruvespere, sed ankoraŭ tiam restis multaj atendantoj.

Ĉi-foje venis la sugesto, ke mi havos prioritaton retelefonante kaj enigante la kliento-numeron de mia patrino. Mi faris kaj post nur kelkaj minutoj afabla sinjorino respondis la telefonvokon. Mi klarigis, sed ricevis respondon ke mia patrino mem devos klarigi. Tio ne eblis, ĉar ŝi loĝas aliloke kaj ŝi certe ne komprenus, ĉar ŝi (92-jara) estas el epoko kiam oni solvis tian problemon simple kaj rapide telefonante aŭ irante al la loka bankoficejo.

La sola restanta solvo estis retelefoni neprioritate kaj interkonsenti pri alia uzota sekura proceduro. Tion mi faris kaj atendis tri kvaronhorojn. Tiam la banko mem interrompis la konekton ĉar daŭris tro longe. Mi finis la vesperon respondante al la antaŭe ricevita retletero. Mi skribis, ke la banko mem solvu la problemon, ĉar mi jam uzis pli da tempo ol valoras la mankanta bankbileto.

Epilogo

La postan tagon denove venis retletero petanta daŭrigi la proceduron, uzante bank-apon de mia telefono (kiun nek mi, nek mia patrino havas) aŭ telefonante al la helpservo. Mi respondis kiel la antaŭan vesperon.

Mi certas, ke post kelkaj semajnoj mia patrino ricevos la restantajn 20 eŭrojn, eble kun senkulpiga letero. Per simpla proceduro, adaptita al la graveco de la problemo, ĝi verŝajne solveblus per unu bankoficista laborhoro. Nun pluraj alte kvalifikitaj oficistoj dediĉos multajn horojn por atingi rezulton, pri kiu neniu partio kontentos. Baldaŭ la banko ekuzos sian novan ĉefoficejon; eble ĝiaj direktoroj tiam estos pli proksimaj al la oficistoj, kiuj ĉiutage devas aŭskulti la realajn problemojn de la klientaro.

Mia lamentado alportas nenion novan. Per similaj bankaj rakontoj, multe pli ĉagrenaj kaj tristaj, facile plenigeblas kompleta numero de MONATO (kaj eĉ tuta jarkolekto, se oni aldonas tiujn pri aliaj entreprenoj kaj registaraj instancoj).

Karaj gesinjoroj politikistoj, ĉefbankistoj kaj eŭrokratoj, se vi, malgraŭ viaj multaj okupoj, trovas tempon por legi la supran tekston: ĉu vi vere kredas, ke mi deziras vivi en tia mondo?

bame
Roland ROTSAERT
korespondanto de MONATO en Belgio


Roland Rotsaert laboris en la financa sektoro. Li estas pensiulo ekde 2010 kaj nun i.a. volontulas en lokaj arĥivoj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28