Moderna vivoKOLEKTADOViandomuelilojPoŝtmarkoj, moneroj, insignoj estas ordinaraj kolektobjektoj. Tamen, 43-jaraĝa viro el la litova urbo Kaunas havas neordinaran hobion. Žilvinas Kemežys interesiĝas pri malnovaj viandomueliloj kaj aliaj iloj, kiuj en hejma kuirejo muelas, raspas, frotas ktp. En lia kolekto hodiaŭ estas ĉirkaŭ 320 tiuspecaj objektoj, kies amplekso serioze surprizas pro la neatendita impreso. „Malgraŭ ke miaj kolektitaj objektoj ofte surprizas homojn, mi ne konsideras min serioza kolektanto. La vorto kolektanto por mi sonas tro ambicie. Simple min allogas malnovaj objektoj kaj tekniko. Ekde mia junaĝo mi interesiĝas pri tio”, ridas Žilvinas, kaj li rakontas, ke la unua viandomuelilo en lia domo aperis antaŭ dek kelkaj jaroj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. LAST
korespondanto de MONATO en Litovio
Laimius Stražnickas estas litova ĵurnalisto jam dum 35 jaroj. Li esperantistiĝis en 1974 kaj estas kunlaboranto de MONATO ekde 1991.
|