MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Spirita vivo

ESEO

Ne ŝanĝiĝu fido en ideologion

Jen esence la averto, kiun faris la Emerita Papo Benedikto responde al demandoj de ĵurnalisto el la germana monata revuo Herder Korrespondenz.

La Emerita Papo skribe respondis: „la ideo pri fuĝo al pura doktrino aspektas al mi tute malreala”. Temas pri tio, ke fido ne povas esti afero tute finkonstruita kaj neskuebla; laŭ li: „antaŭ ĉio, do, fidulo estas homo, kiu demandas sin mem, homo, kiu daŭre devas eltrovi la realon de tiu fido malantaŭ kaj fronte al la premegaj realoj de la ĉiutaga vivo. Doktrino, kiu ekzistas nur kiel siaspeca naturrezervaĵo aparta de la ĉiutaga mondo de la fido kaj ĝiaj postuloj, iagrade signifus rifuzon de la fido mem. Doktrino devas disvolviĝi en kaj el la fido, ne flanke de ĝi”.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Alberto GARCÍA FUMERO
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alberto García Fumero el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-09-07