Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Arĝenta medalo

La olimpiaj ludoj finiĝis la 8an de aŭgusto. Mi spektis multajn interesajn ludojn en televido, ekzemple tablo-tenison, rultabuladon, karateon kaj ĵudon.

La plej interesa sporto por mi estis virina basketbalo. Unue neniu pensis, ke la teamo de Japanio havos bonan rezulton, ĉar averaĝe ĝi estis la due malplej alta inter la 12 teamoj. Sed la ĉefdirektoro Hobas diris: „Ni gajnos oran medalon”. Li estas usonano, kiu debutis en Japanio kaj fariĝis fama ludanto. Li poste revenis al Usono kiel ludanto en NBA, do, li scias bonajn kaj malbonajn aferojn pri teamoj usonaj kaj japanaj. Li kreis japanan stilon, kiun karakterizas rapidaj movoj kaj tripoentaj ĵetoj. En iu matĉo en la tokiaj ludoj la japana teamo sukcesis tripoentajn ŝotojn je 49 %.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

FUĴISAŬA Toŝihito

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fuĵisaŭa Toŝihito el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28