LiteraturoNoveloLa sekretoĈio komenciĝis en fora aŭtuno. Mi estis lernantino, dekokjara. Milena, Nadja kaj mi iris en la novan kafejon „Vieno”, kiu estis ekster la urbo, en parko ĉe la maro. Oni diris, ke la kafejo estas bela, moderna. Ni triope renkontiĝis je la kvina horo posttagmeze en la ĝardeno ĉe la stacidomo. Mi iris tien pli frue. Estis suna septembra tago. La kaŝtanaj arboj similis al altaj gvardianoj en verdaj uniformoj. Mi sidis sur benko, rigardante la krizantemojn en la ĝardeno. La ĉielo helbluis, sennuba kiel grandega spegulo. Estis dimanĉo, mi ne devis esti en la lernejo kaj mi povis amuziĝi. Dekokjara mi deziris aspekti pli aĝa. Antaŭ la iro el la domo, mi ŝminkis min. Plaĉis al mi, ke la knaboj jam amindumas min. Ja, miaj okuloj estis helverdaj, mia hararo kaŝtankolora, mia korpo svelta. Mi estis sportemulino – mi naĝis kaj partoprenis en konkuroj, ricevis medalojn. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julian MODEST
|