PolitikoNOVAJ EKVILIBROJLa taliboj venkis. Kio sekvos?La 15an de aŭgusto taliboj eniris Kabulon kaj definitive iĝis la mastroj de Afganio. Usonanoj fuĝas, lasante siajn afganajn kunlaborantojn, kaj iliaj okcidentaj aliancanoj sekvas. La malvenko de Usono kaj de Okcidento ĝenerale estas evidenta, sed kio sekvos? Ĉu la taliboj lernis lecionon kaj ne plu gastigos teroristojn de Alkaido aŭ de Islama Ŝtato? Se estos tiel, ili transformiĝos en naciisman islamisman movadon, kiu koncentriĝos je konstruado de islama ŝtato en Afganio. Tiuokaze ili povos ricevi helpon kaj ĝui kunlaboron de Rusio kaj Ĉinio, la plej grandaj najbaroj, interesataj pri stabileco en tiu ĉi lando. Ankaŭ Eŭropa Unio malgraŭ ĉiuj etikaj skrupuloj fine faros tion, por preventi homaranan katastrofon kaj novan alfluon de rifuĝantoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Stanislavo BELOV
korespondanto de MONATO en Rusio
|