MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

KOREIO

Virtuala modelino

Rozy lastatempe estas unu el la plej famaj modelinoj en Koreio. En la televida reklamo por la asekura kompanio Shinhan ŝi ĉarme kaj grandioze dancas ĉe bushaltejo, en subtera tramo kaj sur tegmento de urba domego, fascinante spektantojn kaj allogante klientojn.

Rozy estas 22-jara kaj alta je 170 cm; ŝi amas vojaĝi, praktiki jogon kaj kuri. Ŝi debutis nur antaŭ monatoj kaj jam gajnis miliardon da ŭonoj (740 000 eŭrojn). Ŝi estas tre populara ankaŭ rete, kie ŝi havas pli ol 40 000 sekvantojn ĉe Instagram. Ŝi aktive interrilatas kun siaj fanoj publikigante siajn ĉiutagajn aferojn en la socia retejo. Ŝi ŝatas diskuti speciale pri naturaj medioj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

CHO Sung Ho
korespondanto de MONATO en Koreio


Cho Sung Ho estas eksprofesoro pri biologio kaj aktivis en la movado interalie kiel ĉefredaktoro de La Espero el Koreio kaj kiel vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cho Sung Ho el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-10-01