MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Hobio

LITOVIO

Modli per pastaĵoj

Valdemaras Liudvinavičius, 38-jarulo el la litova urbo Panevežys, de sep jaroj formas figurojn el makaronioj kaj alispecaj pastaĵoj. Li asertas, ke per tiu okupo li ne celas krei artaĵojn, sed simple fuĝi el la enua ĉiutaga vivo kaj obsedaj pensoj. „Modlante kaj gluante, mi neniam pensas pri tio kiel plaĉi al homoj aŭ surprizi ilin – mi pasie dronas en mia ŝatokupo kaj se la rezulto allogas, mi feliĉas”, diras la kreanto.

La plej malgrandaj figuroj, kiujn li modlis el pastaĵoj, probable ne superas laŭ la grandeco eĉ unucendan eŭro-moneron, kaj inter la plej grandaj menciindas ankoraŭ nefinitaj venta muelejo kaj ŝipo sen veloj. La kreanto malkaŝas, ke li ofte formas plurajn verkojn samtempe. „Fojfoje okazas, ke mi ankoraŭ ne finis objekton, sed alia ideo furioze venas, postulante plej baldaŭan realigon. Mi komencis modli malgrandan biciklon, sed haltis, kiam min subite obsedis nova defio – eroj, kiuj koncernas biciklon, devas trovi lokon ankaŭ en modelo. Nun mi cerbumas, kiel realigi tiun ideon. Sian vicon atendas ankaŭ duonfinita ŝuo”, klarigas Liudvinavičius.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-10-01