PolitikoVIRINAJ RAJTOJKomuna alvoko de politikaj gvidantinojEn la jaroj 1996-2001, kiam la taliboj regis Afganion per fera mano, la tieaj virinoj kaj knabinoj estis malsuperaj estaĵoj. Ili ne povis iri al lernejo, ne rajtis labori, ili devis esti akompanataj de viro ktp. En aŭgusto 2021 la taliboj reokupis la landon kaj eniris Kabulon, la ĉefurbon. Interalie ili diris, ke ili ne faros damaĝon al afganaj virinoj kaj knabinoj, kies pozicio en la afgana socio tamen devos strikte konformi al la ŝaria juro, kiu devenas de Korano kaj de la islama tradicio. AlvokoMultaj homoj en la mondo, kaj precipe virinoj, estas skeptikaj pri ĉi tiuj deklaroj, kaj la sorto de afganaj virinoj kaj knabinoj ne estas indiferenta al la internacia komunumo. Tial, la 3an de septembro 2021, la prezidanto de Slovakio Zuzana Čaputová kaj la ĉefministro de Islando Katrín Jakobsdóttir iniciatis komunan internacian alvokon de mondaj politikaj gvidantinoj por subteno de rajtoj kaj sociaj ŝancoj de virinoj kaj knabinoj en Afganio. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
korespondento de MONATO en Slovakio
|