PolitikoKIPROPasportaj disputojStreĉiteco pliiĝas sur la insulo Kipro inter la reprezentantoj de la turk-kipra registaro (ne agnoskata internacie kaj administranta la teritoriojn en la nordo de la lando okupatajn ekde 1974) kaj la oficiala registaro de la ŝtato iĝinta en 2004 EU-membro (ĝuste ĝi nomiĝas „Respubliko Kipro”). Tiu ĉi lasta, la sola el la du, kiu rajtas emisii internacie validajn vojaĝdokumentojn, antaŭ nelonge nuligis la pasportojn de altrangaj turk-kipraj oficialuloj. Ersin Tatar, kiu gvidas la nordan parton de la insulo sub la nerekta regado de Turkio kaj estas inter la homoj trafitaj de la pasporto-nuligo, priskribis tion, kio okazis, kiel atakon celantan nuligi la plurjardekajn duflankajn provojn trovi solvon al la divido de la insulo. Li ne hezitis nomi la decidon de Respubliko Kipro „rasisma” kaj „anakronisma”. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO en Kipro
|