MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

GASTRONOMIO

Terpomkolbaso protektata

Ĉiu geografia regiono havas sian tipan kaj ŝatatan manĝaĵon. La slovakoj ŝatas terpomkolbason (popole slovake liptovské droby), kiun februare 2021 Eŭropa Komisiono enskribis en EU-registron de protektataj konservindaĵoj. Ĝi estis nomata en fora estinteco ankaŭ manĝaĵo de malriĉuloj.

La unua parto de la slovaka nomo (liptovské) devenas de la nomo de la regiono Liptov, kiu situas en nord-meza Slovakio kun areo de pli ol 2000 km 2. La unua mencio pri la liptova regiono, kiu nun estas ligata precipe al kultivado de altkvalitaj terpomoj, devenas de la jaro 1231. En ĉi tiu regiono, terpomo (popole nomata „dua pano”) kaj diversaj specifaj produktoj faritaj el ĝi iĝis unu el la ĉefaj elementoj de la nutrado de la malriĉa loĝantaro.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-10-15