Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Meritita Nobel-premio ne ricevita

Nun, post kiam Gino Strada forpasis, la Nobel-premio pri paco neniam estos donita al li. Oni sin demandas, kiom pli devas fari iu por meriti la premion ol la plenumojn de Strada. Eĉ homoj, kiuj malpli sukcesis, estas Nobel-premiitoj – la nomo de Barrack Obama tuj ekaperas en la menso. Dankon al Massimo Ripani por lia artikolo (MONATO 2021/10, p. 9) pri ĉi tiu grandegulo de paco.

Mario MOREL
Kanado

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mario Morel el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-10-01