MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

GERMANIO

Panjo forlasos nin

Angela Merkel, unu el la plej priparolataj politikistoj de la lastaj jardekoj, retiras sin el la publika vivo. Kiel ĉiuj politike aktivaj homoj, ŝi havis admirantojn kaj oponantojn. Du legantoj de MONATO sendis al la redakcio siajn impresojn pri Merkel.

Post 16 jaroj kiel Federacia Kancelierino Angela Merkel ne plu kandidatas por la germana parlamento. Sian retiriĝon ŝi anoncis jam antaŭ tri jaroj. Jam tiam ŝi rezignis ankaŭ pri la prezidanteco de la kristan-demokrata partio CDU. Kion la bloko de kristan-demokrata kaj kristan-sociala partioj travivas ekde tiu momento – rivalecon inter kandidatoj kaj fortan perdon de subteno en la publika opinio – tio montras, ke ne facilas anstataŭi ŝin. Tro kutima „Mutti” („panjo”) fariĝis ne nur por siaj propraj partianoj kaj kunbatalantoj. Ŝi estas konsiderata kvazaŭ simbolo de la stabileco, kiun homoj en- kaj ekster-lande atendas de Germanio.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Ulrich BRANDENBURG
Germanio


Ulrich Brandenburg estis diplomato, kiu emeritiĝis en 2016. Li estis ambasadoro de Germanio ĉe NATO, en Rusio kaj en Portugalio.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ulrich Brandenburg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-10-01