PolitikoOPINIORevolucia verdikto en MeksikoKomence de septembro, la Supera Kortumo de Meksiko anoncis verdikton rilate abortigojn, kiu ege influos la politikon kaj la socian debaton. La meksikaj juĝistoj malvalidigis pro kontraŭkonstitucieco la artikolon 196 de la kriminala kodekso de la ŝtato Coahuila, laŭ kiu oni antaŭvidis punon de unu ĝis tri jaroj de mallibero por „virino, kiu libervole abortigas sin, aŭ por la homo, kiu helpas ŝin abortigi.” La konsekvencojCoahuila iĝis la kvina meksika ŝtato (la aliaj estas Meksikurbo, Oaxaca, Veracruz kaj Hidalgo), kie memvola abortigo ne estos punata, sendepende de la kialo, pro kiu oni ĉesigas gravedecon, kaj de la gravedo-fazo, en kiu oni okazigas la aborton. La verdikto influos rekte nur en la specifa afero de la malvalidigita leĝo, sed starigas „kriteriojn devigajn por ĉiuj juĝistoj de la lando”. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. David LÓPEZ-RUEDA
Meksiko
|