MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

TAJVANO

Pekino kaj Tajpeo pli malproksimiĝas

La rilatoj kun Ĉinio daŭre plimalboniĝas ekde 2016, kiam Tsai Ing-wen de la sendependisma Demokratia Progresema Partio iĝis prezidento de Tajvano. Ŝi estis reelektita en 2020 per senprecedence granda plimulto de voĉoj.

La ĉina registaro konsideras Tajvanon neforigebla parto de sia teritorio. Tamen nur 7,2 % de la loĝantaro de la insulo favoras la reunuiĝon kun la azia giganto: la ideo estas eĉ neimagebla precipe por tiuj, kiuj plenaĝiĝis post la demokratiiĝo en la 1990aj jaroj. Grandega plimulto de la junuloj nun havas tajvanan, ne ĉinan, identecon.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Śraddhāpa
Tajvano

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Śraddhāpa el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-10-01