PolitikoLa eterna kancelierinoLa 26an de septembro Germanio elektis novan parlamenton. Kancelierino Angela Merkel, ame nomata Mutti (panjo) en la gazetaro kaj popole, demisiis post 16 jaroj sur la posteno. PopularaMerkel devenas el la orienta parto de Germanio, antaŭe GDR (Germana Demokratia Respubliko), de kie ŝi kunportis socialismajn ideojn kaj fortan volon je potenco. Ŝi fariĝis populara pro sia trankvila sinteno, sia pacienco kaj sia senkorupteco. Al la civitanoj plaĉis ankaŭ ŝia rezisto kontraŭ tropostuloj de Usono. Ŝi laŭeble longe rezistis agojn, kiuj malbonigus la rilatojn kun Rusio kaj Ĉinio; ŝi insistis, ke oni finkonstruu kaj ekuzu la rusan gasodukton Nord Stream 2 malgraŭ la sankcioj de Usono. Ŝi rezistis ankaŭ kontraŭ tio, ke oni malpermesu produktojn de la ĉina entrepreno Huawei 1, kiun Usono suspektas pri spionado. La sankcioj kontraŭ Huawei estas parto de la usona komerca milito kontraŭ Ĉinio. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Harald SCHICKE
Germanio
|