Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Ĉu vere ĉarlatana? (2)

Mi ĉiam aprezis kaj daŭre aprezas la esprimliberecon ĉe MONATO. Mi estas tamen konsternita pro la sinteno de kelkaj legantoj kontraŭ la publikigo de anonco de multjara faka asocio de UEA 1, kiuj kvalifikas ĝin kiel „sekton”, kiu diskonigas „ĉarlatanan” mesaĝon, fare de „adeptoj”. Laŭ mia vidpunkto tiaj protestoj de legantoj eniras la terenon de tiuj, kiuj dissendas falsajn novaĵojn. Tre triste, ke ankaŭ nia lingvo ankoraŭ estas viktimo de falsaĵoj iam diritaj kaj plu ripetataj de „sciencaj” aŭtoritatoj.

Àlex HUMET
Flandrio/Valonio/Katalunio
1. Amikaro Bruno Gröning ne estis faka asocio de UEA, sed de 1996 ĝis 2018 havis kunlaboran kontrakton. (red.)

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Àlex Humet el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-10-01