MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Lingvo

HISPANIO

Unua movado por internacia (plan)lingvo

La 3an de julio 1845 la hispana pastro kaj profesoro Bonifacio Sotos Ochando, naskiĝinta 60 jarojn antaŭe en la manĉa vilaĝo Casas-Ibáñez, publikigis en la madrida ĵurnalo El Heraldo la unuan el kvin artikoloj, en kiuj li elmetis la planon de sia projekto por universala lingvo bazita sur logikaj principoj. En 1851, do 28 jarojn antaŭ ol Johann Martin Schleyer verkis la unuan skizon de Volapuko por la germana katolika revuo Sionsharfe kaj 36 jarojn antaŭ ol Zamenhof publikigis la unuan libron pri Esperanto, aperis en Madrido la unua versio de la verko Proyecto y ensayo de una lengua universal y filosófica (Projekto kaj provo de lingvo universala kaj filozofia).

Tie Sotos Ochando detalis gramatikon kaj strukturon de sia lingvo, tre simila al la provoj de G.W. Leibniz, G. Dalgarno kaj J. Wilkins en la 17a jarcento kaj destinita fariĝi internacia scienca lingvo. Ĉi tiu verko ricevis favoran akcepton de konataj hispanaj intelektuloj, havis grandan eĥon ĉe la gazetaro kaj estis eĉ deklarita „inda je la atento de la Registaro kaj de la aprezo de la Nacio” fare de la Konstitucifara Asembleo de 1855. Tiu ĉi, konforme al la raporto de komisiono prezidata de Antonio de los Ríos Rosas, donis subvencion al Sotos, por ke li daŭrigu siajn studojn kaj elmetu siajn planojn ĉe la Internacia Societo de Lingvistiko de Parizo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Antoni MARTÍ
Katalunio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Antoni Martí el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28