PolitikoMANIKAJ INSULOJInter Francio kaj Britio estas maroRedukti la liveradon [de elektroenergio (red.)] al Ĵerzejo 1 eblas, sed ĉi-vintre ni ja ne senigos je la kurento ĉiujn loĝantojn , diris Clément Beaune [klemá bon], la franca ŝtatsekretario respondeca pri eŭropaj aferoj. Eĉ se ĉi tiu deklaro ŝajnas milda, tensio inter Londono kaj Parizo restas alta. Laŭ la interkonsento inter Britio kaj Eŭropa Unio, atingita lastmomente la 24an de decembro 2020, la eŭropaj fiŝkaptistoj povos daŭre eniri la britajn akvojn ĝis 2026, sed iliaj kvotoj de kaptaĵoj malpliiĝos je 25 % favore al iliaj britaj kolegoj. Post la transira periodo la afero estos traktata ĉiujare. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Christian FABOSSOU
korespondanto de MONATO en Francio
|