LingvoBARATOGandhi kaj tiu nerealigota vizioEn 2007 Unuiĝintaj Nacioj deklaris la naskiĝtagon de Mahatmo Gandhi – la 2an de oktobro – „internacia tago de senperforto”. Jen mallonga analizo pri unu aspekto de lingva senperforto, rilate al la rajto ricevi edukadon en gepatra lingvo. Jam plurfoje Gandhi parolis pri tio. En 1938 li deklaris: „Mi scias nun, ke la studobjektojn, por kiuj mi bezonis kvar jarojn, mi lernintus facile en unu jaro, se, anstataŭ devi lerni ilin anglalingve, mi lernintus ilin en la guĝarata.” Lia diagnozo plu validas ankaŭ hodiaŭ. Edukado en onia gepatra lingvo faciligas la lernadon. Uzi negepatran lingvon kiel instrulingvon ja malfaciligas la lernadon por plej multaj lernantoj, kaj edukado pere de „prestiĝa” negepatra lingvo kreas apartan klason de civitanoj. Tamen multaj vidas ekzemple la anglan kiel lingvon por socia progreso. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. A. Giridhar RAO
korespondanto de MONATO en Barato
A. Giridhar Rao gvidas universitatajn kursojn pri edukesplorado, lingvoinstruado kaj literaturo.
|