MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

BELGIO

CO2 fariĝu C+O2

El kunlaboro kun la universitato de Antverpeno, en Flandrio (Belgio) estiĝis la entrepreno D-CRBM. Dum jardeko oni eksperimentis pri disfendo de CO2 (karbona dioksido) en karbonon kaj oksigenon per plasmoteknologio. Jam nun oni akiris sufiĉe da sperto kaj konstruigas instalaĵon, kie eblos grandkvante disfendi la industriajn ellasojn de CO2 en la haveno de Antverpeno kaj transformi ilin en biobrulaĵon, kemiaĵojn kaj aliajn bazajn produktojn.

Ambicia celo

Respondeculo de la entrepreno opinias, ke ene de 4-5 jaroj per ĉi tiu procedo eblos nuligi la CO2-ellasojn de ĉiuj industrioj en la antverpena haven-areo. Temas pri ege promesplena projekto, sed klimatologoj jam avertas, ke tia eventuala atingo ne signifus haltigon de aliaj projektoj: ja necesos multaj aliaj paŝoj kaj iniciatoj fare de ĉiuj civitanoj por atingi la ambician celon de Eŭropa Unio, nome klimat-neŭtralecon, ĝis la jaro 2050.

Ivo DURWAEL
Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28