PolitikoOPINIOFenestro sur la hungaraj elektojEn aprilo 2022 en Hungario okazos naciaj elektoj. 199 parlamentanoj estos elektitaj parte laŭ distriktoj kaj proporcia reprezentado, en kiu necesas atingi pli-malpli 5 % de la voĉdonantaro por rajti je unu parlamenta loko. La maldekstro fatale perdis la regadon pro horora mispaŝo 1, kiu okazis antaŭ ĉirkaŭ 12 jaroj. Eĉ tiutempe mi prave prognozis, ke la maldekstro bezonos tutan generacion por reveni en la ĉeffluan politikan vivon. La registaro, kompreninte tion, scias, ke la sola risko venas de la antaŭe kreskanta ekstremdekstro. La ĉefministro Viktor Orbán, saĝa politikisto, do movis la regantan partion Fidesz [fides] (oficiale Fidesz – Magyar Polgári Szövetség) dekstren. Tio sukcesis, kaj nun la dekstra konkuranto, Jobbik (oficiale Jobbik Magyarországért Mozgalom) iom malkreskas. Fidesz, do, redirektas siajn konsiderindajn kaj bone financatajn atakajn rimedojn por senkreditigi figurojn de la maldekstro. Tiu maldekstro, kiu baldaŭ post la perdo de la regado disigis sin en okon da partietoj, ĉiuj fluintaj el malakordoj en la socialisma MSZP (oficiale Magyar Szocialista Párt) – la milde reformitaj eksaj komunistoj. El tiuj partioj, almenaŭ du intertempe malaperis, kaj la restantaj iom post iom komencis kompreni, ke apartaj ili restos eterne en la politika dezerto. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Stefan MACGILL
korespondanto de MONATO en Hungario
|