PolitikoVIENORevivigi la nuklean traktatonIrano komencis ĉi-oktobre interparolojn kun Eŭropa Unio cele al revivigo de la priatoma traktato subskribita en Vieno en 2015. Usono sub la regado de la tiama prezidento Donald Trump eliris el la interkonsento en 2018, enkondukante severajn sankciojn kaj blokante iranajn bankkontojn. Unu jaron poste ankaŭ Irano forlasis la traktaton, ekpliriĉigante uranion al 60 % anstataŭ al la interkonsentitaj 3,67 %. La 14an de julio 2015 en Vieno Britio, Ĉinio, Francio, Germanio, Rusio kaj Usono subskribis kun Irano priatoman traktaton, laŭ kiu la islama respubliko povus uzi nuklean energion nur civilcele. La subskribantaj landoj deklaris sian pretecon iom post iom nuligi siajn sankciojn kontraŭ Teherano, kondiĉe, ke la interkonsento estos observata. Oni taskis la Internacian Atom-Energian Agentejon (IAEA) kontroli la iranan nuklean programon. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio
|