MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

TELEVIDSERIOJ

Amuza ludo aŭ batalo por supervivado

La korea televida serio Sepia Ludo furoras tra la mondo. De kiam ĝi komencis elsendiĝi en septembro de 2021 per la reta kanalo Netflix, ĝi okupis en 94 landoj la unuan lokon en la listo de la plej multe spektataj programeroj de la kompanio. Fine de oktobro la serio altiris entute 110 milionojn da spektantoj, kaj danke al ĝia sukceso Netflix aldonis al si pli ol kvar milionojn da abonantoj.

La temo

Sepia Ludo konsistas el naŭ epizodoj, kie 456 partoprenantoj kun grandaj ŝuldoj konkuras pri supervivado en ses fazoj por akiri monpremion de 45,6 miliardoj da ŭonoj (38 milionoj da usonaj dolaroj). Kiu sukcesas trapasi ĉiujn fazojn, tiu fariĝas la fina venkinto. La malvenkintoj sinsekve mortas en la daŭro de la epizodoj. La fina fazo, en kiu la du lastaj supervivantoj konkuras, estas „sepia ludo”, kiu donas la titolon al la serio.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

CHO Sung Ho
korespondanto de MONATO en Koreio


Cho Sung Ho estas emerita profesoro pri biologio kaj aktivis en la movado kiel ĉefredaktoro de la gazeto La Espero el Koreio kaj kiel vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cho Sung Ho el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28