Moderna vivoKOVIMOLa pandemio en Nov-ZelandoEkde 2020 la pandemio dominas konversaciojn en Nov-Zelando. Dum la periodoj de hejma izolado kaj aliaj limigoj, la ĉefministro Jacinda Ardern kaj la ĉefo de la Ministrejo pri Sano, Ashley Bloomfield, paroladas al la nacio preskaŭ ĉiutage prezentante la aktualajn statistikojn pri kazoj kaj paŝojn por rezisti la disvastiĝon de COVID-19. Epidemiologoj – kiel profesoro Michael Baker – intervjuiĝas ĉiutage por diskonigi pliajn faktojn kaj opiniojn pri la pandemio, malsano, testado kaj vakcinado. Pasintaj epidemiojMultaj homoj ne memoras antaŭajn pandemiojn: ekzemple, poliomjelito aktivis trifoje inter 1948 kaj 1956, kiam mortis 224 homoj en Nov-Zelando; aidoso atingis pinton en 1986; meningito en la periodo 1991-2007 – kiam mortis 252 – kaj gripo en 1996 – kiam mortis 90. En 1948 ĉiuj lernejoj restis fermitaj de la komenco de la jaro ĝis la 19a de aprilo pro epidemio de poliomjelito. Infanoj devis resti hejme kaj sekvi lecionojn per korespondado kaj aŭskulti radiajn elsendojn. En 1977 la ministrejo pri sano deklaris, ke vakcinado eliminis poliomjeliton en Nov-Zelando. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Donald ROGERS
korespondanto de MONATO en Nov-Zelando
Donald Rogers daŭrigas la esperantan fasadon de LibreOffice, verkas por Vikipedio kaj diversaj esperantaj revuoj, prizorgas retpaĝojn pri manieroj tajpi en Esperanto, kaj redaktas la esperantan tezaŭron ĉe puzzlefoundry.com.
|