Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

KARTVELIO

Malfacilas esti najbaro de potenca lando

En Kartvelio la 1an de oktobro estis arestita la eksprezidento Miĥeil Saakaŝvili. En prizono li protestas kontraŭ sia aresto per malsatstriko. Ekde 2013 la ĝenerala prokuroro lanĉis plurajn akuzadojn pri krimaj aferoj kaj li petis lian ekstradicion el Ukrainio, kie Saakaŝvili daŭrigis sian politikan aktivecon. La pundaŭro en tiaj aferoj atingas 6 jarojn da mallibereco. Memorindas, ke en 2012 la partio de Miĥeil Saakaŝvili malvenkis ĉe la parlamenta elektado. En 2013 li senprobleme lasis sian postenon je la fino de sia dua prezidenteco. Tia politika ŝanĝiĝo ne okazis ĉie en la eks-sovetiaj respublikoj, des malpli pacmaniere. Dum la naŭ jaroj de sia prezidentado Saakaŝvili rekonstruis la landon per interna kaj eksterlanda politiko. Unu el liaj ĉefaj celoj estis, ke Kartvelio alproksimiĝu al kaj estontece eĉ integriĝu en Eŭropa Unio. En majo 2021 la ukraina prezidento Volodimir Zelenski donis al Saakaŝvili, kapabla politikisto, la taskon gvidi la oficejon pri plenumado de reformoj.

Strangaj sortoj

Kartvelio dufoje ricevis la eblon sendependiĝi el rusa regado. Unuafoje en majo 1918, kiam post la rusa revolucio en 1917, Kartvelio deklaris sian sendependecon. Per parlamenta elektado gajnis socialdemokrata partio kaj ĝia gvidanto Noe Jordania fariĝis ĉefministro. Dum tri jaroj da sendependeco, Kartvelio sukcesis starigi konstitucion, ricevi internacian apogon, kaj krei nacian armeon. Tamen en februaro 1921 la ruĝa armeo invadis Kartvelion kaj la kartvela estraro devis elmigri en Francion. El tiu lando ili organizis ribelon kontraŭ la bolŝevisma okupado kune kun la kaŭkaza sendependa komitato, ĵus kreita. Post unu semajno da bataloj, la bolŝevistoj mortigis 3000 ribelulojn, komencis subpremi la kaŭkazajn popolojn. Tio malaperigis la novan ideon de kaŭkaza unuiĝo, kiu estis la ununura eblo, ke iam daŭre la kaŭkazaj regionoj sendependiĝu el la rusa imperio. Noe Jordania, la unua demokrata prezidento, mortis eksterlande.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Tea TURMANIDZE
Kartvelio

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Tea Turmanidze el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28