MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

MEKSIKO

Elektra reformo skuas koalicion

Homa historio ofte vidas konflikton inter dekstruloj kaj maldekstruloj, kapitalistoj kaj komunistoj, liberalistoj kaj socialistoj, novliberalistoj kaj socialdemokratoj, feŭdsinjoroj kaj vasaloj, burĝoj kaj proletoj, riĉuloj kaj malriĉuloj. En Meksiko, nun kontraŭstaras unu la alian tutmondistoj kaj suverenistoj; kaj la unuaj estas tiuj, kiuj malfortiĝas pro nova elektro-reformo.

Politikaj ŝanĝiĝoj

Meksiko socialdemokratiĝas post ĉirkaŭ 40 jaroj da novliberalisma gvidado. Novliberalismo en la nordamerika lando atingis ironie riĉajn rezultojn: la lando pliŝuldiĝis, la krimoj plimultiĝis kaj la malriĉuloj pliiĝis. La meksika dekstrularo ekmalfortiĝis en 2018, kiam 53,19 % de la voĉdonantoj elektis la unuan meksikan prezidenton socialdemokratan, fondinton de la maldekstra partio Morena: Andrés Manuel López Obrador.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Ulises FRANCO PÉREZ
Meksiko

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ulises Franco Pérez el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-01-06