EseojFILMOPri la brazila ekstremdekstrularoAlô! Tudo bem? estas dokumenta filmo reĝisorita de Hélios Molina. Li naskiĝis en Francio, sed lia hispana familia nomo devenas de liaj ekzilitaj gepatroj. Ankaŭ la geavoj suferis dum la hispana milito kaj la tiea diktaturo. Parte pro tiu persona historio, Molina malamas faŝismon kaj tre atentas la zorgigan kreskon de la ekstrema dekstrularo en multaj mondopartoj, inkluzive de Brazilo. Tiel komenciĝas la filmo, klarigante la kontraŭfaŝisman lukton en Hispanio antaŭ 85 jaroj. Poste Molina prezentas siajn ligojn kun Brazilo, ĉefe pere de artistoj, kiujn li ekkonis en Parizo. Molina loĝas nun en Barcelono, kaj la unua intervjuito estas ĝuste universitata profesoro pri la historio de Ameriko en la kataluna ĉefurbo. Tiu rakontas, ke la latin-amerikaj diktaturoj kutimis preni kiel modelojn tiujn eŭropajn, nome Hispanion, Portugalion, Italion aŭ Germanion. En ili ofte ĉefrolis naciismo, la armeo kaj la eklezio. Ne hazarde, la nuna brazila registaro estas subtenata de la granda kapitalo, la armeo kaj la evangeliaj religiuloj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Xavi ALCALDE
korespondanto de MONATO en Barcelono
|