LiteraturoRAKONTOInstruisto RoLi atingis la kunvenejon ne tre frue, kalkulinte ĉirkaŭ tridek minutojn antaŭ ol okazos la oficiala malfermo de la kunveno. Li opiniis, ke li estas instruisto aŭ instruinto de malnovaj lernintoj, kiuj aŭskultis lian senpagan lecionon pri Esperanto antaŭ kelkdek jaroj, kiam okazis vaste entuziasma lernado de Esperanto en Ĉinio. Laŭ lia memoro, la verva lernado daŭris kelkajn jarojn, kaj li partoprenis la lernadon apenaŭ dum duonjaro, ĉar li devis forlasi ĝin pro vespera instruado pagata de mezlernantoj, kiuj preparis sin por studi ĉe la altlernejo. Malgraŭ tio la mallonga instruado donis al li agrablan impreson. „Saluton, instruisto Ro! Varman bonvenon al nia kunveno!” tre ĝoje bonvenigis lin lia lernintino Gaja, kiam li nehaste atingis la ĉefpordon de la kunvenejo. Sekve, Gaja intime kondukis lin, ke li kiel grava gasto oficiale eniru la kunvenejon. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Chielismo WANG Tianyi
|