PolitikoOPINIO - KLIMATKONFERENCONorvegio: ĉu verda aŭ ne verda?Ial multaj kredas, almenaŭ en Eŭropo, ke Norvegio estas ne nur nature, sed ankaŭ politike verda. Ĉu pro tio, ke Gro Harlem Brundtland, tiama ĉefministro de Norvegio, estris la Mondan komisionon de UN pri medio kaj disvolvado dum 1983-1986? Tiu komisiono naskis la nocion „daŭrigebla disvolvo” sed Gro Harlem Brundtland sekvis ... malan ekonomian vojon en sia lando. Septembre 2021, kiel ĉiun kvaran jaron, elektiĝis nova parlamento (Stortinget) en Norvegio. Klimatŝanĝiĝoj fariĝis centra temo en la balotaj debatoj, kaj amaskomunikiloj lasis vastan lokon al la malgranda Verda Partio (MDG). Seriozaj prognoz-firmaoj antaŭvidis, ke MDG ricevos ĉirkaŭ 6-8 % de la voĉoj. Tio signifis, ke unuafoje la verda partio superus la leĝan barilon de 4 %. Al ĉiuj partioj plenumantaj tiun kondiĉon estas rezervitaj lokoj en la parlamento, por pli-malpli sekvi proporcian tutlandan reprezentadon. La partioj, kiuj ne atingas la minimuman sojlon, konservas nur tiujn parlamentanojn, kiuj estis rekte elektitaj. Praktike nur la ĉefurbo Oslo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, kiuj elektas entute 39 reprezentantojn el 169, ebligas al etaj partioj havi ŝancon sidi en la parlamento. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Claude ROUGET
korespondanto de MONATO en Norvegio
Claude Rouget loĝas en Norvegio de 1987 kaj estas aktiva membro de MDG.
|