Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Jen antologia omaĝo!

Antaŭ ol komenci tiun recenzon, mi devas konfesi, ke mi amegas kaj la hispanan lingvon kaj la hispanlingvajn literaturojn, kiujn mi studas kaj ĝuas de pli ol 30 jaroj, kaj ke mi eĉ instruis ambaŭ en la bonaj tempoj, kiam mia lando pensis pri latin-amerika integriĝo, anstataŭ la hodiaŭa flatado al Usono. Tiel, kiam la redakcio de MONATO anoncis, ke libro nomata Omaĝe al Lorca estas disponebla por recenzo, mi fulmrapide konigis mian tujan pretecon plenumi tiun taskon, ĉar mi avide volis scii, ĉu la antologio estas digna je la omaĝita aŭtoro aŭ ĉu ĝi – kiel mi jam vidis ie – estas por li kvazaŭ ia nova murdo.

Plej elstara

Ne-hispanlingvano eble ne scias, ke Federico García Lorca estas la plej elstara hispana poeto de la 20a jarcento (kaj, sen ajna troigo, la plej elstara el tiuj naskiĝintaj post la 18a jarcento): la poeto, kiu lerte scipovis renovigi la hispanan poezion per kunligado de popolaj tradicioj al avangardeco, kaj kiu, kune kun la ĉiliano Pablo Neruda, simbolas la hispanlingvan poezion de la lastaj 120 jaroj.

Li estis ankaŭ dramisto, kies preskaŭ ĉiuj verkoj estas surscenigitaj ĉu en teatro, ĉu en plej diversaj filmoj en diversaj landoj (ne nur hispanaj). Liaj poemoj estas muzikigitaj en diversaj lingvoj, de la angla ĝis la hebrea. Pri li oni jam verkis multajn librojn, studojn, dramojn ktp. Tamen, pli ol ĉio ĵus menciita, la verkaro de Lorca estas ne nur vera, profunda kaj eĉ kortuŝa plonĝado en la hispana kulturo, sed ankaŭ la plej trafa ŝlosilo, por ke oni plene komprenu ĝin – kaj temas ne nur pri tiu de la 20a jarcento.

Malfacila esperantigo

Antaŭ la graveco de tiu poeto, ni estu sinceraj: tiel, kiel neniu kantisto, eĉ se absurde genia, devas provi kanti ion el Frank Sinatra aŭ el Charles Aznavour, se li ne estas ĝisoste konvinkita, ke li plene sukcesos ravi la geaŭskultantaron, ĉar kontraŭe, tiu ago certe ne restos senpuna; sammaniere neniu devas misuzi la mitan nomon de Lorca. Tial, kaj jen nova konfeso: dekomence mi atendis eltrovi en tradukado de liaj poemoj, diversajn stumblojn de la tradukinto, pri kiu mi tuj diru: mi vere ŝatas la poemojn de Miguel Fernández, unu el plej elstaraj niaj nunaj poetoj. Ĉar la amara fakto estas: esti bona poeto ne nepre garantias, ke oni estu ankaŭ bona tradukisto de poezio.

Tamen mi feliĉas diri, ke ĉi-foje mi komplete eraris: la tradukoj de Fernández – kiujn mi legis kun la originala verkaro de Lorca ĉemane – estas ne nur bonegaj, sed prezentas ĝuste tion, kion mi taksis la plej malfacila ero en la esperantigo de Lorca: Fernández lerte, sed rigide, obeis al la ritmo kaj al sentemo de la originaloj. Kompreneble, por tiel agi, Fernández devis skermi per ĉiaj lingvaj ebloj por esprimi, je ties ĝusta nivelo, la riĉecon de la vervo de Lorca.

Kaj li tion faris sen uzo de la ruza strategio de kelkaj tradukistoj: elekti la plej „simplan” verkon de iu ĝenerale altnivela aŭtoro kaj esti por ĉiam laŭdata kiel „tradukinto de tre kompleksa verkisto”. Ne! Eĉ se Fernández estus pensinta pri tio, li tute fiaskus, ĉar ne ekzistas „simpla teksto” de tiom fekunda poeto kaj dramisto kiel Lorca, kaj tion elmontras la ampleksa, lerta kaj aku(ra)ta elekto de la prezentitaj tekstoj.

Tiu elekto alportis al Fernández demandon pli gravan ol la tradukado mem: kiel klarigi al ĝenerala legantaro – eĉ se hispanlingvana – la fantastajn, fantaziajn kaj neatendeblajn poeziajn bildojn kaj metaforojn, kiuj svarmis en la poemoj kaj dialogoj? Kiel permesi, ke la leganto ilin komprenu, sen ke tiuj fariĝu seneliraj kaprompiloj? Ĉi-okaze ne estis alia rimedo: Fernández devis plenigi sian libron per abundo da notoj kaj klarigoj, kiuj estas utilaj ne nur al la leganto, sed ankaŭ por alilandaj universitataj profesoroj, kiuj ie ajn devos instrui la poezion de Lorca (bedaŭrinde, tiu libro ne estis eldonita, kiam mi instruis tiun kurson ...). Tiuj notoj ja prezentas al ni diversajn interpretilojn por la poezio de García Lorca.

Eleganta enkonduko

Kaj, se nun oni parolas pri prezentado, mi ne rajtas ne mencii la elegantan (por minimume diri) enkondukon, faritan de alia amanto de la hispana kaj hispanlingvaj literaturoj, iu profesoro Duncan Charters. Kompreneble, enkonduko verkita de la prezidanto de UEA estas bona vizitkarto, sed estas alia granda nomo en la libro; nomo, kiu estas neniel neglektenda – kaj kies ĉeesto estas kvazaŭ sekreta omaĝo: Fernando de Diego, kiu subskribas diversajn el la prezentitaj studoj/komentarioj pri Lorca kaj ankaŭ kelkajn el la tradukoj enirintaj en tiun volumon, kiu tiamaniere fariĝas antologio ne nur pri la omaĝito, sed ankaŭ mapo, per kiu oni reprezentas la vojon de García Lorca en Esperanto.

Kaj fine, neatendite Omaĝe al Lorca fariĝas modelo por novaj kompillibroj, ĉar certe estas en Esperanto aŭtoroj jam diversfoje kaj dise tradukitaj, sed kies verkoj neniam estis prezentitaj en unuvoluma teksto. Ke novaj „Omaĝe al ... ” aperu ĉe ni!

Fernando PITA
Miguel Fernández (komp.): Omaĝe al Lorca. Antologio de poemoj de (kaj de verkoj pri) Federico García Lorca. Hispana Esperanto-Federacio, Madrido, 2021. 304 paĝoj. ISBN 978-84-09-33633-3.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fernando Pita el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28