Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Kio estu la normo?

Atente mi legis la esean kontribuon de Valentin Melnikov (MONATO 2021/10, p. 22). Mi tuj konsentas kun la fina konkludo, ke Nobel-premio pri literaturo estas vere tro alta celo por nur kelk-homa juĝokapablo. Plie, ke eĉ kantisto, kiel ajn fama kaj brila, estas honorata per tiu premio, tion prave li konsideras malĝusta.

Tamen, mi timas, ke en sia juĝo li tro kunportas sian rusan devenon kiel normon. Kial li kontraŭas la mirindan Gulag-arkipelagon de Solĵenicin, tion mi vere ne komprenas. Ja okulfrapas, ke ĝi estas majstraĵo, komparebla nur kun Lev Tolstoj en la rusa literaturo, kiom mi konas ĝin. Same mi miregas, ke li ne komprenas, ke la belorusa aŭtor-ĵurnalistino Svetlana Aleksandrovna Aleksieviĉ ricevis la premion. Eble lin misgvidas tie la sama naciisma rigardado. Ankaŭ se temas pri Esperanto-literaturaĵoj, kolego Melnikov miatakse tro ofte prenas nur sian ruslingvan guston kiel akcepteblan.

Gerrit BERVELING
Nederlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28