Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Unika problemo

La artikolo Kiel iĝi poligloto? de Mikael Korotkov (MONATO 2021/11, p. 25-26) estis interesa. Ĝenerale li pravas, ke lernado de fremda lingvo estas pli facila, se la lingvo apartenas al la sama lingva familio kiel la naskiĝidiomo de la lernanto. Tamen, ne ĉiam. Escepto estas la keltaj lingvoj. Estas du keltaj subfamilioj, nome la P-kelta (kimra, bretona, kornvala) kaj la Q-kelta (irlanda skotgaela, manksa), kiuj, kvankam diste samoriginaj, estas tute ne interkompreneblaj. Plie, malgraŭ la fakto, ke ambaŭ estas hind-eŭropaj, ili prezentas por lernantoj unikan problemon.

Aliaj fleksiaj lingvoj kutime indikas kazojn, funkcion, genron, sintagmon ktp per finaĵaj literoj, sed la keltaj indikas ilin per mutacio de la unua litero (plej ofte konsonanto) de la vorto. Do en la gaela lingvo la mutaciinta vorto „mart” (bovo) skribiĝas kiel „mhart” kaj prononciĝas kiel „vart”; kaj „peann” (skribilo) iĝas „pheann” kaj sonas kiel „fjaŭn”. En la P-keltaj lingvoj, la mutacioj estas multe pli kompleksaj ol en la Q-keltaj kaj iĝas eĉ pli nerekoneblaj. Kompreneble, por denaskaj parolantoj de keltaj lingvoj tio aspektas tute natura!

Garbhan MAC AOIDH
Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan Mac Aoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28