PolitikoGASAJ MILITOJĈu afrikaj problemoj influos Iberion?Septembre 2021 Alĝerio fermis sian aerspacon al la maroka aviado kaj oktobre ĝi blokis la gasodukton Magreb-Eŭropo, kiu liveris ekde 1996 naturgason al Hispanio kaj Portugalio tra Maroko. Tio okazas fone de la malboniĝantaj rilatoj inter la du landoj. Tuja sekvoLa decidoj de la alĝeria registaro havis tujajn konsekvencojn. Unue, la hispana ministro pri eksteraj aferoj José Manuel Albares vojaĝis al Alĝerio por certigi la daŭran liveradon de naturgaso al Hispanio. Siaflanke Maroko petis Hispanion inversigi la liveradon, sed ricevis rifuzon – Madrido en la nuna situacio ne povas eksporti. Ambaŭ landoj antaŭvidis malfacilan vintron pro la manko de naturgaso kaj pro la kreskantaj prezoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Xavi ALCALDE
korespondanto de MONATO en Barcelono
|