MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

GASAJ MILITOJ

Naturgaso: Ĉu diplomatia ilo de politika premo?

Naturgaso estas (ne nur) en Eŭropa Unio (EU) konsiderata kiel bonega ekologia brulaĵo, uzata ĉefe por hejtado kaj produktado de elektroenergio. Ankaŭ pro tio oni atendas en estonteco kreskantan konsumadon de ĝi. Sed ĉu ĝi povas esti ankaŭ diplomatia ilo de ĉantaĝo kaj premo al aliaj landoj? Diplomatia praktiko montras, ke jes.

Nova terminologio

Eŭropo en la ĵusa pasinteco spertis severajn ekonomiajn sekvojn de la krizo pro interrompo de gasliveradoj de unu el siaj ĉefaj liverantoj, Rusio 1. En tiu ĉi kunteksto aperis en diplomatia lingvo novaj fakaj terminoj kiel gasa diplomatio, gasa konflikto, gasa krizo, gasa milito ktp. Kelkaj eksterlandaj ministerioj eĉ kreis specialajn postenojn de ambasadoroj respondecaj nur pri energi-diplomatio.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28