Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Ne spegulas la realon

En la januara numero de MONATO aperis la artikolo Nesubigebla Serbio. Kiel albano mi ne povas ne reagi iamaniere. La aŭtoro de la artikolo akuzas NATO-n pro la bombardoj printempe 1999 kaj pro „ŝtelado” de la teritorio, kie fondiĝis la ŝtato Kosovo. Li ne mencias, ke tiel terurajn militojn en la eksa komuna ŝtato Jugoslavio kaŭzis ĝuste la agresemo kaj ŝovinismo de la serbaj gvidantoj (la lasta estis Milošević). Oni uzis la armeon kaj ties tutan armilaron por malpermesi al la ceteraj respublikoj disiĝi kaj memstariĝi. Oni ne povas forgesi Vukovaron, kiu similis al eksa Stalingrado, Sarajevon sieĝatan kaj bombardatan tagnokte, Srebrenicon kaj nelaste masakritan kaj detruitan Kosovon loĝatan je 90 % de albanaj etnanoj, aneksitan de Serbio en 1913. Tial mi opinias, ke la artikolo ne spegulas la realon.

Bardhyl SELIMI
Albanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28