Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Alloga lingvo-sociologia esploro

Sociologiaj (aŭ/kaj socilingvistikaj) esploroj pri la stranga komunumo, kiu parolas Esperanton, magras kvante kaj kvalite. Oni tre ŝatas paroli pri la temo, sed kutime plene spekulative, sen ajnaj sciencaj pruvoj. El seriozaj esploroj mi povas rememori preskaŭ nur la tre interesan libron de Nikola Rašić, sed ĝi aperis antaŭ preskaŭ 30 jaroj (en 1994), kaj dum tiom longa tempo la bildo ne povis ne ŝanĝiĝi signife. Tial la monografio de Irene Caligaris estas tre aktuala kaj ĝustatempa, ĉar ĝi baziĝas sur realaj surkampaj esploroj, sed samtempe estas verkita sufiĉe leĝere, por ke ĝin povu legi ĉiu interesiĝanta nefakulo pri socilingvistiko.

Nacia celgrupo

La libro laŭstrukture estas tipa scienca (doktora aŭ tre ampleksa magistra) disertaĵo. Ĝi komenciĝas de la priskribo de la esplormetodologio, kion sekvas literatura superrigardo pri certaj eventoj en la historio kaj ideologio de la Esperanto-movado, post kio venas du ĉapitroj kun datumanalizoj de la du surkampaj esploroj (dum la Internacia Junulara Festivalo de Esperanto en Castelsardo kaj la Itala Kongreso de Esperanto en Fai della Paganella), komparo kaj interpretado de la kolektitaj datumoj kaj, fine, konkludoj. Apendice estas prezentitaj la formoj de la dum la esploroj uzitaj enketiloj. Komence la libro estis eldonita en la itala (en 2016), kio pruvas, ke la komenca celgrupo estis la nacia scienca komunumo, kaj nur poste, pro senduba potenciala intereso de esperantistoj, estis esperantigita kaj prezentita al la internacilingva publiko.

Motivoj esperantistiĝi

Mem la esploro kritikindas pro tio, unue, ke la samploj de enketil-respondintoj ne estis tre grandaj, kaj due, ke inter la respondintoj, kiuj partoprenis la aranĝojn en Italio, estis tro granda proporcio de italoj, kio faras la rezultojn ne plene aplikeblaj por la tuta internacia komunumo. Tamen, pro tio, ke aliaj samvaloraj esploroj ne ekzistas (aŭ ne estas facile atingeblaj), jam tiuj rezultoj estas io grava, interesa kaj pripensinda. Recenzo ne estas la loko por priskribi ĉiujn rezultojn (interesiĝinto legu la libron mem), sed sufiĉas diri, ke iuj rezultoj iom ŝanĝas la kutiman aprioran bildon pri la motivoj esperantistiĝi, ideaj inklinoj ktp de la averaĝaj esperantistoj; ili instigas rekonsideri la enhavon de la senpense uzataj nocioj kaj, ĝenerale, estas sciindaj por aktivuloj kaj propagandistoj de la movado. Intereson vekas ankaŭ tio, ke la aŭtoro uzis ne nur kvantajn respondojn, kiujn eblas facile prilabori komputile por prezenti rezultojn kiel grafikaĵojn: parto de la demandoj estis pure kvalitaj, kaj interpretado de la respondoj postulas krean aliron kaj donas al la verko aldonan dimension. Cetere: dum iuj Esperanto-aranĝoj, eĉ UK-oj, mi vidis kaj plenigis iujn sociologiajn enketilojn, sed pri la rezultoj de ilia prilaboro kaj publikigo de la rezultoj mi nenion scias. Do, Irene Caligaris jam pro tio gratulindas, ke ŝi bonorde finis kaj publikigis la rezultojn!

Grava scienca verko

Necesas substreki, ke, malgraŭ tio, ke temas pri esence scienca monografio (aŭ disertaĵo), la libro povas havi ĝeneralan intereson, kiel fonto por esperantistoj pri ĝenerala kaj idea historio de la movado. La dua ĉapitro prezentas ilin en tre bona kaj konciza formo sur nur 87 paĝoj, kiuj, tamen, enhavas kaj fontojn de la idearo de Zamenhof, kaj priskribon de ĝeneralaj historiaj turnopunktoj, kaj eĉ tekstojn de la plej gravaj dokumentoj ekde la Bulonja Deklaracio ĝis la Praga Manifesto – tre taŭga lernilo por progresantoj! Ne malpli utilas por ĉiu progresanto kaj spertulo la 5a ĉapitro, ĉar tie estas ne nur la rezultoj de la esploro, sed ankaŭ klarigoj pri la esplorataj temoj, ĉiam bone formulitaj kaj provizitaj per gravaj referencoj al la temoj mem, kiel rilatoj inter Esperanto kaj lingva imperiismo, denaskismo, propedeŭtiko kaj pluraj aliaj. Do reveni al la libro por ion kompari, trovi fonton, ktp estas utile al ĉiu!

Do konklude eblas diri, ke tiu ĉi laŭ la unua vido pure scienca verko estas tre grava kaj por la evoluo de la scienca kompreno pri la Esperanto-komunumo – kaj ni esperu, ke tiaj esploroj aperos plu kaj pli ofte – sed ankaŭ por ĉiu konscia esperantisto, kiu volus ion pli profunde scii pri la medio, al kiu ŝi/li partoprenas, kaj, interalie, pri si mem.

Nikolao GUDSKOV
Irene Caligaris: Unu lingvo por ĉiuj, unu lingvo de neniu lando . Antaŭparolo de Federico Gobbo. El la itala tradukis Irene Caligaris, Francesco Fagnani, Emanuele Regano, Maria Rosario Spano. Eld. Edistudio, Pizo, 2021. 424 paĝoj. Kungluita. ISBN 978-88-7036-092-9.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikolao Gudskov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28