Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Bela verko ree estas je nia dispono

Antaŭ multaj jaroj, en 1975, de la edzino mi donace ricevis la duan eldonon de tiu ĉi verko, tralegis ĝin tre atente, ofte uzis ĝin dum mia Esperanto-agado ĉu verkiste, ĉu tradukiste, ĉu redaktante tekstojn de aliaj, kaj ofte mi trovis ĝin bonege utila. Finfine, post kiam dum multaj jaroj la libro min tre bonvole akompanis kaj sufloris, ĝia eksteraĵo malklariĝis, kaj do kia plezuro, ke nun aperis nova eldono, ĉi-foje kun ekstra – kvara – aŭtoro, amiko-kolego Nicola Ruggiero.

Gaston Waringhien iel estas mia „adopta Esperanto-patro”; la lingvon siatempe mi lernis uzi sub gvidado de mia „Esperanto-patro” Jan van Keulen, la siatempa redaktoro de Dia Regno. Sed kiam en julio-septembro 1979 aperis La didaĥeo, mia unua traduko en Esperanto ĉe IABO en Italujo, mi certe ne povis antaŭvidi, ke la lingvo tiel grave rolos en mia vivo. Post mia cerba infarkto antaŭ kelkaj jaroj, la unua lingvo, kiun senerare tajpi mi kapablis, ne estis la gepatra nederlanda, sed ja Esperanto, jen kiel funde ĝi iĝis mia!

Iom detale pri la libro

Parnasa gvidlibro komenciĝas per Balado. Ĝin nepre ĉiu legu. Ĝi estas bela poezio.

En la prezento de Mauro Nervi oni prave povas legi, ke en la jaro 1932, ĉe la unua eldono, la „sistema studo pri la Esperanta metriko” jam aspektis iel eksmoda. Tamen en Esperanto dum jardekoj ĝi plenumis sian taskon – nia lingvo internacia ja neniel estas laŭ la tutmonda kultur-evoluo. Esperantistoj estas miatakse kutime iom specialaj. Jean Thierry, kiu poste diskoniĝis per sia L'espéranto sans peine, la gvidanto de la programoj en la franca kastelo Greziljono, kie mia edzino kaj mi komencis nian Esperanto-vivon, malkonsilis al mi daŭrigi kiel verkisto aŭ tradukisto, ĉar liatakse mia stilo tro komplikitas, sed mi sekvis la instigon de Waringhien daŭrigi sampade, kion mi ankoraŭ priĝojas.

La Skizo de la Esperanta metriko de Gaston Waringhien miatakse restas mirinde riĉa kaj leginda. Ankaŭ ĉi-foje kun granda plezuro mi ĝin travagadis.

Helpemaj manoj kaj entuziasmaj koroj de Nicola Ruggiero estas nova ĉapitro, kiu kvazaŭ kompletigas la tradician „Fundamenton” de nia Esperanto-poezio. Sub lia akompano ni vidas, kiel nin kiel poezi-amantojn gvidas Parnasa gvidlibro, Kalocsay, Auld kaj Boulton, Ragnarsson kaj de Kock. Ĉi du lastajn li titolas „ribelaj anĝeloj”. Kalocsay konsilis al Régulo Pérez, la tiama eldonisto de Stafeto, „ne eldonigi ankoraŭ” la poemojn de Ragnarsson, sed tiu ne obeis ĉi konsilon; male li komencis novan serion de iom malpli ampleksaj libretoj per ties Ŝtupoj sen nomo. De Kock miascie en Esperanto verkis nur poezion; plej gravas, certe, lia mirinda epopeo, sed ties estiĝo kostis al li sufiĉe da penado ankaŭ metrike. Plurajn erojn plurfoje li re- kaj re-verkadis. Sed la definitiva rezulto certe estas mirinda.

Sub Liberaj versoj venas ĉapitro unue pri Mauro Nervi, kiu, laŭ propra diro, ne plu poezias per sentoj, sed per vortoj. Sekvas la grupo Ibere libere, kiu enhavas ĉefe hispanojn, laŭ Nicola Ruggiero en la poezio de Esperanto per ilia agado estiĝas sintezo.

Sekvas ĉapitro pri epopeoj, en kiu prave Nicola malakceptas la titolon „epopeo” por La infana raso de Auld. Kiel tiajn, tamen, li akceptas La konflikto de la epokoj de de Kock kaj Poemo de Utnoa de Montagut. Laŭ mi, tie ankaŭ Uranogedio de Ricci menciindas.

La ĉapitro pri sonetoj pro mia cerba infarkto por mi estas tro kompleksa. Kiel ajn: tiu ĉapitro en si mem estas tre valora riĉigo de la malnova fidela Parnasa gvidlibro.

La arto poetika de C. E. R. Bumy 1 eĉ post tiom da jaroj restas tute freŝa kaj frandinda kaj La Esperanta rimaro de Gaston Waringhien kaj Roger Bernard restas por ĉiuj verkemuloj mirinde riĉa fonto.

Ni povas nur ĝoji, ke tiu bela verko ree estas je dispono kun la ĝuinda kompletigo aldonita.

Gerrit BERVELING
1. pseŭdonimo de Kálmán Kalocsay. (red.)
K. Kalocsay, G. Waringhien, R. Bernard, N. Ruggiero: Parnasa gvidlibro. Eld. Edistudio, Pisa, 2021. 246 paĝoj. ISBN 978-88-7036-093-6.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-07-31