MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

MEMORO

Malsano de Alchejmero timigas

Kiel rimarki demencon kiel eble plej frue? Tio ja estas grava, ĉar ni jam scias, ke medikamentoj helpas kaj malrapidigas la malsanon, kvankam ili ne povas kuraci ĝin. Kiel vivi kun niaj pliiĝantaj demenculoj? Kaj kiel atenti pri ni mem?

Ni ĉiuj scias pri nomoj ne facile troveblaj en la kapo, pri ŝlosiloj, monujoj, telefonoj, okulvitroj, kiuj perdiĝas kaj retroviĝas. Tio ne nepre estas signoj de memorperdo. Tio gravas nur, se oni ne plu scias, kion fari per la ŝlosiloj kaj kiel uzi la telefonon. La vera problemo estas interpreti kaj kompreni aliajn signojn, kiuj povas aperi ĉe vi aŭ ĉe viaj proksimuloj tre nature kaj malrapide, sen kompreni kial. La malsaniĝanto povas konsterni siajn proksimulojn per aliaj aferoj, kiujn li daŭre tre bone faras, kaj per scioj kaj artoj, kiujn li ĉiam havis: interesaj interparoloj, bela muzikado, parkeritaj kantoj kaj poemoj, scio pri fremdaj lingvoj, praktika laboro, ŝercoj, afabla konduto.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Raita PYHÄLÄ
korespondanto de MONATO en Finnlando


Raita Pyhälä estas emerita lingvoinstruistino. Ŝia edzo suferis pri la malsano de Alchejmero.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Raita Pyhälä el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28