Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

RUSIO

Premo sur la civilan socion

El la serio de eventoj okazantaj en Rusio estas fojfoje malfacile distingi iujn aparte gravajn kaj historie signifajn. Sed kio okazis en decembro 2021, tio estas ĝuste unu el tiuj. Temas pri la decidoj de tribunaloj en Moskvo likvidi la internacian volontulan publikan organizaĵon Memorial, historian, klerigan, homrajtan kaj bonfaran societon, esplorantan persekutojn de la reĝimo. Tio signifas, laŭ mi, simbolan venĝon de la fortoj, kiuj estis malantaŭ la malsukcesa „Aŭgusta Puĉo” en 1991.

Memorial

foto ALEKSEJ SALOMATOV

La oficejo de Memorial en Moskvo. Foto: ALEKSEJ SALOMATOV

Memorial estas unu el la plej malnovaj kaj plej grandaj organizaĵoj pri homaj rajtoj en Rusio, fondita kun la partopreno de, inter aliaj, la akademiano Andrej Saĥarov, kaj oficiale registrita en 1989. Organize, ĝi estas asocia komunumo de multaj organizaĵoj en Rusio, Ukrainio, Kazaĥio, Ĉeĥio, Italio, Belgio kaj Francio. Memorial laboregas por konservi la memoron pri viktimoj de politika subpremo, por rehabiliti ilin kaj por disvolvi la civilan socion. Ĝi administras liston de politikaj malliberigitoj. Nun en Rusio ilia nombro (pli ol 420 en 2021) estas komparebla al la nombro en Sovetunio en ĝiaj lastaj jaroj.

La likvido de Memorial klare montras, ke la potencon en Rusio akaparis heredintoj de la ekzekutistoj por Stalin, kiuj persekutis milionojn da siaj kuncivitanoj. Kaj estas kompreneble, kial en 2014 la Komisiono por Protekti Ŝtatajn Sekretojn (persone direktata de Putin), plilongigis la periodon por teni sekretaj la dokumentojn el la arkivoj de sovetiaj ŝtatsekurecaj agentejoj por pliaj 30 jaroj, ĝis 2044.

foto ALEKSEJ SALOMATOV

Ŝildo sur la muro de domo en Moskvo: Ĉi tie loĝis Nikolaj Jakovleviĉ Incertov, esperantisto, naskiĝinta en 1886, arestita la 17/04/1937, mortpafita la 27/10/1937, rehabilitita en 1957. Memorial estas la fondinto de la fonduso Lasta Adreso, kiu instalas ŝildojn sur la domoj, de kie la persekutitaj homoj foriris la lastan fojon. N. Incertov estis membro de la Centra Komitato de Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU). Foto: ALEKSEJ SALOMATOV

Perestrojko

Kiel okazis, ke nun Rusio troviĝas, se diri figure, denove en 1983, en situacio de ĉiopovo de „specialaj” gvatistaj servoj kaj persekutado de disidentoj, de maldemokratio kaj ekstera agreso?

La politiko de perestrojko (rekonstruo, restrukturado aŭ transformado) de Miĥail Gorbaĉov post 1985 ŝanĝis Sovetion. Danke al ĝi, la orient-eŭropaj landoj liberiĝis de la sovetia diktaturo, Germanio unuiĝis kaj poste Estonio, Litovio kaj Latvio deklaris la restarigon de sia sendependeco.

La konservativa parto de la landa gvidantaro, malkontenta pri la politiko de Gorbaĉov, por malebligi la subskribon de nova Unia Traktato, kiu estis transformonta Sovetion en Union de Suverenaj Ŝtatoj, provis renversi lian prezidentecon. Ili organizis puĉon, kreante Ŝtatan Komitaton por Krizostato1. La prezidento de la Rusia Federacio Boris Jelcin aktive kontraŭbatalis la puĉistojn kaj alvokis la homojn rezisti. La puĉistoj estis venkitaj kaj nur akcelis la procezon de la disfalo de Sovetio, kiu havis objektivajn kialojn. Sovetio oficiale ĉesis ekzisti en decembro 1991.

Demokratiaj reformoj

La rusia prezidento Boris Jelcin ĝuis grandan subtenon de la loĝantaro en la fruaj 1990aj jaroj, kio ebligis al li daŭrigi demokratiajn reformojn kaj efektivigi reformojn cele al kreo de merkat-bazita ekonomio en la lando. Rusio ekmalfermiĝis kaj estis respektata eksterlande: ekzemple, ĝi estis invitita partopreni en G7, grupo de gvidaj industriigitaj demokratiaj landoj. Sed poste la populareco de Jelcin komencis malpliiĝi pro ekonomiaj problemoj kaj pro la milito en Ĉeĉenio (1994-1996), kaj li estis pene elektita por dua prezidenta periodo en 1996 (en la dua fazo de la elektoj). Li komencis havi sanproblemojn, perdis la subtenon de demokrataj fortoj kaj ĉirkaŭis sin per sekurecaj-gardistaj fortoj. Jelcin estis tre influata de sia familio, laŭ kies rekomendo li nomumis Vladimir Putin, negravan oficiston kiu estis malmulte konata en la lando, unue direktoro de la ŝtata sekureca servo FSB, poste ĉefministro kaj poste sia posteulo.

Putin

Post la libervola abdiko de Boris Jelcin, en rapidaj elektoj en 2000 Vladimir Putin estis elektita prezidento post postulo de la publiko pri forta ŝtato fone de la dua ĉeĉena milito, tiamaj teroristaj atakoj kaj precipe la eksplodoj de loĝkonstruaĵoj en kelkaj rusiaj urboj. En la 2000aj jaroj li ĝuis subtenon de signifa parto de la socio fone de pliboniĝanta prospero de civitanoj ĉe altaj prezoj por petrolo kaj gaso, ankaŭ danke al la daŭra favora efiko de la merkatreformoj faritaj de la teamo de Jegor Gajdar en la fruaj 1990aj jaroj. Sed post la financa kaj ekonomia krizo de 2008-10 kaj la interna politika krizo de 2011-13, la nivelo de la subteno al Putin malkreskis. Li sukcesis altigi sian popularecon per la kontraŭleĝa „aneksa” invado en Krimeon en 2014 kaj komencante militon kontraŭ Ukrainio, kaj poste komencante armean operacon en Sirio.

La efiko de ĉi tiuj agoj sekiĝis post akcepto, en 2018, de la leĝo pri plialtiĝo de la emeritiĝo-aĝo (de 60 al 65 ĉe viroj kaj de 55 al 60 ĉe virinoj), kaj lia populareco falis al antaŭ-krimeaj niveloj. En sia kvara oficperiodo kiel prezidento, li iniciatis voĉdonon en la somero de 2020 por ŝanĝi la Konstitucion kaj „nuligi” la antaŭajn prezidentajn oficperiodojn kaj povi esti elektita en 2024 por pliaj du oficperiodoj ĝis 2036, tio estas, praktike dumvive. Nun, por reteni la potencon, li devas nur intensigi subpremadon kontraŭ tiuj, kiuj malkonsentas. Ne estas hazardo, ke la federacia buĝeto por 2022 planas pliigi la elspezojn sub la rubriko „Nacia sekureco kaj leĝobservado” je 17,4% kompare kun la antaŭa jaro, dum la sanservaj elspezadoj malpliiĝos je 8,6 %.

Totalismo

Post la aneksado de Krimeo kaj precipe post la nuligo de la oficperiodlimigoj por Putin, la reĝimo komencis transformiĝi en totalisman. Kiel ĉiuj tiaj reĝimoj, krom per kreskanta subpremo, ĝi ne povas ekzisti sen freneza propagando, aŭ pli ĝuste, cerbolavado. Frapa estas la koncentriĝo de mensogoj kaj malamo al Ukrainio kaj Okcidento, kiuj nun estas verŝataj el ŝtataj amaskomunikiloj sur la loĝantojn de Rusio kaj aliaj landoj. Ĉi tiu propagando estas komparebla nur kun la nazia kaj stalina propagandoj, aŭ kun la programoj de Libera Radio kaj Televido de Mil Montetoj2 en Ruando, kiuj kondukis al genocido.

Hibrida milito

Ne estas hazardo, ke la elspezoj por la propaganda laŭtigilo Rusio Hodiaŭ (Russia Today, RT.com) por 2022 plialtiĝis je 10 %, dum, ekzemple, subvencioj al la pensia fonduso reduktiĝis je 3,2 %.

Samtempe kun la agreso kontraŭ Ukrainio, la Putin-reĝimo lanĉis „hibridan” militon kontraŭ Eŭropo kaj Usono. Tio estas kodrompistaj atakoj, influo sur la elektojn en tiuj landoj, subteno de ekstremdekstraj partioj, kreado de krizo pri migrantoj ĉe la EU-landlimoj kaj gasĉantaĝo. Lige kun la aktiva militiĝo de la lando kaj la posedataj nukleaj armiloj, la Putin-reĝimo nun prezentas realan minacon al la tuta mondo, sed precipe por landoj limantaj kun Rusio. Tion konfirmas la invado de rusiaj trupoj en Ukrainion la 24an de februaro ĉi-jare kaj la komenco de granda milito, kia ne estis en Eŭropo post 1945. Samtempe Putin minacas uzi nukleajn armilojn.

foto ALEKSEJ SALOMATOV

Marŝo memore al Boris Nemcov en Moskvo la 24an de februaro 2019. La standardo diras: Ni fordonis Rusion al kanajloj. Estas la tempo repreni ĝin! Foto: ALEKSEJ SALOMATOV

Prezidentiĝinte, Putin iom post iom neniigis preskaŭ ĉiujn demokratiajn atingojn en la lando el la tempoj de Miĥail Gorbaĉov kaj Boris Jelcin, kreante aŭtokratecan reĝimon. Esprimlibereco estas limigita per la ekregado de preskaŭ ĉiuj amaskomunikiloj kaj premo sur la malmultajn restantajn sendependajn novaĵkomunikilojn. Fakte, la disigo de potencoj ĉesis ekzisti: la reprezentaj potencorganoj estas nur ornamaj, kaj la juĝaj instancoj perdis sian sendependecon. La decidcentroj situas en la sekureca servo FSB kaj en la prezidenta administracio. Ŝlosilajn sektorojn de la ekonomio, ĉefe petrol- kaj gas-kompaniojn, ekregis la ŝtato. Ilin administras homoj el la interna rondo de la prezidento. Ĉi tiuj homoj, antaŭe asociitaj kun Putin per komuna laboro en la sovetia ŝtatsekurecservo KGB, kaj la urbestra oficejo de Sankt-Peterburgo, kaj parencoj, ankaŭ iamaj amikoj, fabele riĉiĝis. Rusio havas unu el la plej grandaj diferencoj inter malriĉuloj kaj riĉuloj en la mondo, ĉar 89 % de la financaj aktivoj estas regataj de nur 3 % de la loĝantaro (laŭ datumoj el 2019).

Suverena demokratio

La esencon de la ŝtata sistemo sub Putin difinis unu el la ideologoj de la reĝimo, Vladislav Surkov, kiel „suverenan demokration”. Tio revivigis malnovan sovetian ŝercon: „Kia estas la diferenco inter demokratio kaj suverena demokratio? Sama kiel inter seĝo kaj elektra seĝo.” Kaj nun, ĉe tia „demokratio”, batalo kontraŭ korupto aŭ postulo de justaj elektoj estas motivoj por alkalkuli homojn al ekstremistoj. Ekzemple, dungitoj de la Kontraŭkorupta Fondaĵo3 kaj aktivuloj de la stabejoj de la opozicia politikisto Aleksej Navalnij estis deklaritaj ekstremistoj kaj teroristoj, dum li mem estas en malliberejo. Por eviti subpremadon nur en 2021 pli ol 1500 aktivuloj kaj ĵurnalistoj forlasis Rusion.

La leĝo pri „eksterlandaj agentoj” akceptita en 2012 iĝis rimedo de registara premo sur sendependajn neregistarajn organizaĵojn (NRO), amaskomunikilaron, historiistojn kaj ĵurnalistojn. Laŭ ĝi, ĉiuj, kiuj aktivas politike financate el eksterlando, estu enigitaj en specialan registron. Sed en 2021 oni komencis deklari eksterlandaj agentoj eĉ tiujn sen ĉi tiuj kriterioj – sufiĉas nur opozicieco. Ĉiujn publikaĵojn, kiujn oni konsideras aŭtoritaj de eksterlandaj agentoj, eĉ en sociaj retoj, antaŭu 24-vorta anonco, ke tion skribis eksterlanda agento, eĉ se oni, ekzemple, en Fejsbuko, simple skribos unu vorton „Dankon”. Neplenumo de ĉi tiu postulo sekvigas unue monpunojn kaj poste kriman respondecon.

La preteksto por likvidi Memorial estis supozata foresto de la etikedo „eksterlanda agento” sur kelkaj materialoj. Sed la vera kialo de la asertoj kontraŭ la organizaĵo estis esprimita en la deklaro de la reprezentanto de la Ĝenerala Prokuroro, ke Memorial kreas „malveran bildon de Sovetunio kiel terorisma ŝtato” kaj „portas kritikon pri la organoj de ŝtata potenco”.

Nobel-premio

La unuan plendon kontraŭ la leĝo pri „eksterlandaj agentoj” 11 rusiaj NRO-oj, ankaŭ Memorial, sendis al la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj (EKHR) jam en 2013. Laŭ deklaro de EKHR, ĝis ĝia verdikto pri la plendo, la plenumo de kortumaj verdiktoj pri la likvido devas esti suspenditaj. Sed la 22an de marto la Supera Kortumo rifuzis ĉesigi la likvidon de Memorial. Grupo de deputitoj de la estona parlamento nomumis Memorial kandidato por la Nobel-premio pri paco.

1. Государственный комитет по чрезвычайному положению (ГКЧП)
2. Radio Télévision Libre des Mille Collines.
3. Фонд борьбы с коррупцией (ФБК).

foto ALEKSEJ SALOMATOV

Arsenij Roginskij (1946-2017), unu el la fondintoj de Memorial kaj prezidanto de ĝia estraro ekde 1998. Foto: ALEKSEJ SALOMATOV

foto ALEKSEJ SALOMATOV

Jan Raĉinskij, prezidanto de la estraro de Memorial ekde 2018. Foto: ALEKSEJ SALOMATOV

foto ALEKSEJ SALOMATOV

Aleksandr Ĉerkasov, Prezidanto de la Estraro de Homrajta Centro Memorial ekde 2012. Foto: ALEKSEJ SALOMATOV

foto ALEKSEJ SALOMATOV

Popola memorloko sur ponto proksime de Kremlo en la loko, kie Boris Nemcov, opozicia politikisto, iama vicĉefministro de la rusa registaro, estis mortpafita en la dorson la 27an de februaro 2015. De marto 2015 ĝis nun, jam 7 jarojn, aktivuloj deĵoras ĉe la memorloko preskaŭ ĉiutage kaj nokte, kaj tie ĉiam estas freŝaj floroj. La aŭtoritatoj plurfoje detruis la memorlokon, sed ĝi reaperis. Kelkfoje el Kremlo ekflugis helikoptero malalte super la memorloko por disĵeti la florojn kaj fotojn per aerfluoj de helicoj. Foto: ALEKSEJ SALOMATOV

foto ALEKSEJ SALOMATOV

En marŝo memore al Boris Nemcov en Moskvo la 1an de marto 2015, du tagojn post la murdo, partoprenis pli ol 50 000 homoj. Foto: ALEKSEJ SALOMATOV

foto ALEKSEJ SALOMATOV

Memorkomplekso Mednoje proksime de la urbo Tver (Kalinin en la sovetia tempo). Memorial publikigis memorlibron en 3 volumoj dediĉitaj al 6295 civitanoj de Pollando, kiuj estis mortpafitaj en 1940 en la NKVD-sidejo en la urbo Kalinin. Alia loko kie estas entombigitaj 4415 polaj militkaptitoj estas Katin en la regiono Smolensk. Foto: ALEKSEJ SALOMATOV

foto ALEKSEJ SALOMATOV

En la memorkomplekso Mednoje estas ankaŭ tomboj de ekzekutitaj sovetiaj civitanoj. Foto: ALEKSEJ SALOMATOV

foto ALEKSEJ SALOMATOV

Ankaŭ la aŭtoro estis ĉe la Supera Juĝejo por subteni Memorial. Sur la nigra masko legeblas: «Memorial ne eblas malpermesi», kaj la vorto „Ni" en la formo de stiligita emblemo de Memorial. Foto: ALEKSEJ SALOMATOV

salm
Aleksej SALOMATOV


Aleksej Salomatov estas fotisto kaj reĝisoro de dokumentaj filmoj.