SciencoNEDERLANDOLejdeno: eŭropa ĉefurbo de sciencoEn 2022 Lejdeno estas la eŭropa ĉefurbo de scienco. Somere okazos Euro Science Open Forum (ESOF; Eŭropa Scienca Nefermita Forumo), la plej granda interfaka scienca kongreso de Eŭropo. Pasintjare ĝi okazis en Triesto (Italio). Krom tio, dum la tuta jaro, okazas programo por vasta publiko, kies devizo estas „Ĉiun tagon iomete pli saĝa” (do ĉiutage okazas iu programero), celita al la lejdenaj kvartaloj, per festivaloj, ekspozicioj, eksperimentoj, artaj kaj kulturaj eventoj, inkluzive serion da senpagaj prelegoj kadre de la Regna Muzeo de Antikvaĵoj. Tion, ke Lejdeno fariĝis eŭropa urbo de scienco, oni ŝuldas interalie al la ĉeesto de la lejdena universitato, fondita en 1575 de Willem van Oranje (Vilhelmo de Oranĝio) kiel donaco al la urbo pro la rezisto de la lokaj civitanoj dum la sieĝo fare de la hispanoj. La fondo de la universitato celis precipe la klerigadon de pastoroj (per protestanta, kalvinisma teologio) kaj de registoj kaj lokaj kaj naciaj. La instrua lingvo estis la latina, samkiel ĉie en Eŭropo tiutempe. La grandaj fakultatoj estis tiuj pri teologio, juro kaj medicino: apud ili, estis ankaŭ filozofio, literaturo, matematiko kaj la tiel nomataj sep liberaj artoj (gramatiko, dialektiko, retoriko, aritmetiko, geometrio, muziko kaj astronomio). La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Kees NEEFT
Nederlando
|