El diplomatia vidpunktoTaliboj fermis knabinajn lernejojn: kritika reago de diplomatojLa 23an de marto la taliba islama fundamentisma movado ordonis la fermon de knabinaj mezlernejoj en Afganio, ĉar devas esti ellaboritaj novaj reguloj, por ke la instruado de knabinoj okazu laŭ la islama juro kaj la afgana kulturo. Komuna alvoko de ministrinojLa kritika reago de la internacia komunumo alvenis senprokraste. Jam du tagojn poste ministrinoj pri eksterlandaj aferoj de 20 landoj alvokis la regantan reĝimon ŝanĝi la decidon. „Kiel virinoj kaj ministrinoj pri eksterlandaj aferoj, ni estas profunde seniluziigitaj kaj maltrankvilaj pro tio, ke al knabinoj en Afganio ne estas permesita aliro al mezlernejoj ĉi-printempe” – des pli, ke la talibaj reprezentantoj jam plurfoje promesis malfermi „ĉiujn lernejojn por ĉiuj infanoj.” La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Julius HAUSER
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio.
|