MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

El diplomatia vidpunkto

Somalio: malsukcesa ŝtato

Somalio, oficiale konata kiel Somalia Demokratia Respubliko, troviĝas en la oriento de la afrika kontinento. Ĝi membras en Unuiĝintaj Nacioj (UN) ekde 1960. Laŭ grando ĝi estas komparebla kun Ukrainio aŭ Francio. Sed por la plimultego de homoj tra la tuta mondo Somalio estas danĝera lando kun piratado, granda krimado, terorismo, landlimaj, klanaj kaj etnaj konfliktoj, humanitara krizo kaj malsato. Tie ekde 1991 okazas enlanda milito, kiun oni ĝis nun ne sukcesis „estingi” per diplomatiaj kanaloj. Kiel la lando povas troviĝi en tiom malbona situacio? La respondon indas serĉi en ĝia historia evoluo kaj en la nuntempa internacia situacio.

Laŭ la Monda Banko en 2020 estis 15 893 219 loĝantoj en la lando, fragmentigita pro la klana organizo de la socio. Somalio estas tamen homogena el religia vidpunkto, ĉar ĉirkaŭ 98 % de la loĝantaro estas sunaanoj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Julius HAUSER


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28