MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

ALCHEJMERO

El Kubo jen ebla brido al forgesemo

La procezo de maljuniĝo de la kuba loĝantaro plirapidiĝis (fine de 2020, 21,3 elcentoj aĝis 60 jarojn aŭ pli), kaj inter la diversaj demencaj afekcioj ĉe grandaĝaj maljunuloj la morbo de Alchejmero okupas elstaran lokon. Tial kubaj sciencistoj daŭre penas krei medikamentojn, kiuj malfermu esperigan vojon rilate al la kuracado de tiu sanproblemo. Ĉi tiu neŭrodegenera malsano, ja pli ofte trafanta maljunulojn, estas la sese plej ofta mortokaŭzo en Kubo. Ĉiujare, la 21an de septembro, oni celebras la mondan tagon de la alchejmera malsano.

Inter aliaj kuraciloj, la Centro pri Molekula Imunologio de la kariba insulo kreis novecan formulon de la rekombinita homa hormono eritropoetino (EPO). Ties nomo estas NeuroEPO, kaj ĝin karakterizas malalta enhavo je siala acido (izomorfo kun konsisto simila al tiu de la natura hormono EPO produktata en la centra nerva sistemo). Ĝi montris neŭroprotektan efikon kontraŭ diversaj cerbaj damaĝoj ĉe bestoj, kaj oni sukcese finis klinikan dufazan testadon en pacientoj trafitaj de leĝera kaj modera formoj de la alchejmera malsano. La bonaŭguraj rezultoj atingitaj pruvis, ke la medikamento efektive haltigas la progresadon de la malsano. Tiu ĉi terapio celas igi pli malrapidaj la neŭrodegeneran evoluon kaj la malpliboniĝon de kognaj simptomoj, altigante samtempe la vivkvaliton de la pacientoj samkiel de iliaj familioj. La fabrikmarko de NeuroEPO estas NeuroCIM. Oni aplikas la kuracilon per naza vojo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo


Juan Carlos Montero Medina estas kuba emerita kontisto. Li naskiĝis en 1957 kaj loĝas en la ĉefurbo Havano.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-06-16