Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Ĉu Afganio aŭ Kosovo?

En MONATO 2022/06, p. 13, Julius Hauser analizas la fortecon de la landaj pasportoj. Interesa ideo. Sed tie oni legas, ke Afganio posedas la malplej fortan pasporton, ĉar ties civitanoj rajtas viziti senvize nur 26 landojn. Ĉu Julius Hauser kaj aliaj jam ne scias, ke la civitanoj de Kosovo, la plej nova ŝtato de Eŭropo, naskiĝinta junie 1999 kaj sendependiĝinta februare 2008, rajtas viziti senvize nur kvar landojn: Albanion, Montenegron, Nordan Makedonion kaj Turkion? Cetere ĉi tiuj landoj havas ankaŭ notindan nombron da albanaj etnuloj. Kaj Kosovon jam agnoskis pli ol 100 membro-ŝtatoj de UN. EU promesis dum multaj jaroj liberigi vojaĝadon de kosovanoj, sed vane! Slovakio ankoraŭ ne agnoskis Kosovon. Ĉu kolego Hauser sekvas la politikon de sia registaro?

Bardhyl SELIMI
Albanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-28